Guy de Maupassant : La horlo (Le Horla)
Traduction : "Stellano"
Mise en forme HTML : Thierry Selva


LA HORLO

…8-a de majo. — Kia bela tago! La tutan matenon mi pasigis kuŝante sur herbo antaŭ mia domo, sub grandega platano, kiu ĝin kovras, ŝirmas kaj ombras tute. Tiun landon mi amas kaj ĝian vivon, ĉar en ĝi mi havas miajn radikojn, tiun profundan kaj delikatan radikaron, kiu ligas la homon kun la tero, kie naskiĝis kaj mortis la prapatroj; kiu ligas al pensoj kaj al manĝaĵoj, al kutimoj kiel al nutraĵoj, al tieaj esprimoj, al la vilaĝanaj tonoj, al la odoroj de tero, de vilaĝoj, de la aero mem.

Mi amas mian domon, kie mi kreskis. De miaj fenestroj mi vidas la Senon fluanta laŭlonge de mia ĝardeno, trans vojo, preskaŭ ĉe mi, la grandan kaj larĝan Senon, iranta de Rueno al Havro, kovrata de preterirantaj ŝipoj.

Tie maldekstre situas Rueno, vasta urbo blutegmenta, sub amaso da pintaj gotikaj sonorilejoj. Ili estas sennombraj, graciaj aŭ larĝaj, superataj de la fandaĵa sagoforma sonorilejo de la ĉefpreĝejo; plenaj de sonoriloj, kiuj sonoras tra blua aero de belaj matenoj, ili ĵetas al mi sian dolĉan malproksiman feran zumon, sian bronzan kanton, kiun al mi portas la vento jen pli laŭte, jen mallaŭte, laŭ ĝia vekiĝo aŭ ekdormo.

Kiel bone estis hodiaŭ matene.

Ĉirkaŭ la dekunua preteriris antaŭ mia kradego longa ŝiparo tirata de trenŝipo dika kiel muŝo, kaj pene stertoranta per densa fumo.

Post du anglaj goletoj, kies ruĝa flago sulkiĝas sur la ĉielo, iris belega brazila trimasto, tute blanka, mirinde pura kaj brila. Ĝin mi salutis, kial? Mi ne scias, tiel forte min plezurigis ĝia vido.


12-a de majo. — Iom da febro mi havas de kelkaj tagoj. Mi sentas min malsaneta, aŭ, pli ĝuste, malgaja.

De kio venas tiuj misteraj influoj, kiuj ŝanĝas nian feliĉon en senkuraĝon kaj nian konfidon en ŝanceliĝon? La aero, nevidebla aero, ŝajnas plena de nekoneblaj Povoj, kies misteran najbarecon ni sentas. Mi vekiĝas plene gaja kun kantoj en la gorĝo. — Kial? — Mi sekvas la fluon de la rivero; kaj subite, post mallonga promeno, mi reiras malĝojega, kvazaŭ malfeliĉo atendus min hejme.— Kial? — Ĉu frosta tremo, tuŝetinte mian haŭton, ŝancelis la nervojn kaj malgajigis la animon? Ĉu la formo de nebuloj aŭ la koloro de la tago, la koloro de objektoj, tiel ofte ŝanĝanta, trairinte okulojn, konfuzis mian penson? Kiu scias? Ĉio nin ĉirkaŭanta, kion ni vidas sen rigardo, atingas sen atento, tuŝetas sen palpo, renkontas sen distingo, havas al ni, al niaj organoj, kaj tra ili, al niaj ideoj, al nia koro mem, rapidan, mirigan, neklarigeblan efikon.

Kiel profunda ĝi estas, tiu mistero de la nevideblo! Ni ne povas ĝin sondi per niaj mizeraj sentoj, per niaj okuloj, kiuj kapablas vidi nek egaĵon nek etaĵon, nek proksimon nek malproksimon, nek stelajn loĝantojn nek akvogutajn… per niaj oreloj, kiuj nin trompas, ĉar ili transdonas aeran vibradon en sonajn notojn. Estas feinoj, kiuj faras tiun miraklon, ke ili tiun movon ŝanĝas en bruon, kaj per tiu metamorfozo naskas muzikon, kiu kantigas la mutan ŝancelon de Naturo… per nia flaro, pli malforta ol tiu de hundo… per nia gustumo, kiu povas apenaŭ diveni la aĝon de vino!

Ha! Se ni havus aliajn organojn, kiuj farus por ni aliajn miraklojn, kiom da aferoj ni povus ankoraŭ malkovri ĉirkaŭ ni!


16-a de majo. — Mi estas malsana tutcerte! Tiel bone mi fartis en lasta monato! Mi havas febron, teruran febron, aŭ pli ĝuste febran malfortecon, kiu igas mian animon tiel suferanta, kiel mian korpon. Senĉese mi havas tiun akran senton, ke minacas danĝero; tiun antaŭtimon, ke malfeliĉo aŭ morto alvenas; tiun antaŭsenton, kiu kredeble estas atingo de malsano ankoraŭ nekonata, ĝermanta en la sango, en la karno.


18-a de majo. — Mi ĵus petis konsilon de mia kuracisto, ĉar mi ne plu povas dormi. Li trovis la pulson rapida, la okulon larĝa, la nervojn vibrantaj, sed neniun timigan simptomon. Mi devas submetiĝi al duŝoj kaj trinki bromidaĵon.


25-a de majo. — Nenia ŝanĝo! Mia farto vere estas stranga. Dum alproksimiĝas vespero, eniras min nekomprenebla sentrankvileco, kvazaŭ la nokto kaŝus al mi teruran minacon. Rapide mi manĝas kaj provas legi; sed mi ne komprenas la vortojn, mi apenaŭ distingas la literojn. Tiam mi paŝas tien reen en mia salono, sub premo de konfuza kaj ne forigebla timo, timo al dormo, timo al la lito.

Ĉirkaŭ la dua, mi aliras mian ĉambron. Ĵus enirinte, mi ŝlosegas kaj enŝovas riglilojn; mi timas… kion?.. Nenion ĝis nun mi timis… mi malfermas ŝrankojn, rigardas sub la liton; mi aŭskultas… kion? Ĉu ne strange, ke simpla ĝeno, konfuzo de sangirado, eble, incito de nervero, iom da sangalfluo, eta malgranda difekto en la funkciado tiel neperfekta kaj delikata de nia viva maŝino, povas igi melankolia la plej gajan homon, timema la plej bravan? Poste mi kuŝiĝas, kaj atendas dormon, kiel ekzekutiston. Mi atendas ĝin, kun teruro al ĝia veno; kaj batas mia koro, tremetas miaj kruroj, saltetas mia tuta korpo en la varmaj littukoj, ĝis mi subite falas en ripozon, kiel oni falas por droni en senmovan akvan faŭkon. Ĝian alvenon mi ne sentas, kiel antaŭe, kiel alvenon de tiu perfida dormo, apude kaŝita, kiu spionas min, kiu tuj min kaptos je la kapo, fermos miajn okulojn, senkonsciigos min.

Mi dormas — longe — du au tri horojn — kaj sonĝo — ne — inkubo min ĉirkaŭprenas. Mi ja sentas, ke mi kuŝas kaj dormas… tion mi sentas kaj vidas… kaj ankaŭ mi sentas, ke iu alproksimiĝas, min rigardas, palpas, suriras mian liton, genufleksas sur mian bruston, kaptas

mian kolon inter siaj manoj kaj premas… premas… premas plej forte por min sufoki.

Mi min svingas, ligita de tiu akrega senpoveco, kiu paralizas nin en sonĝoj; mi volas krii, — mi ne povas; — mi volas moviĝi, — mi ne povas; — mi provas, per teruraj klopodoj, stertorante, min turni, forĵeti tiun estaĵon, kiu premas kaj sufokas min, — mi ne povas!

Kaj subite mi vekigas, duonfreneza, ŝvitanta.

Mi lumigas kandelon. Sola mi estas.

Post tiu atako, kiu reaperas ĉiunokte, mi fine dormas kviete ĝis tagiĝo.


2-a de junio. — Pligraviĝis ankoraŭ mia farto. Kion do mi havas? Neniel efikas la bromido; neniel efikas la duŝbanoj. Ĵus, por lacigi mian korpon, tamen tiel lacan, mi ekpromenis en arbaron. Unue mi kredis, ke aero freŝa, senpeza, dolĉa, plena de herbaj aŭ foliaj odoroj, verŝos en miajn vejnojn sangon novan, en mian koron novan energion. Grandan ĉasan aleon mi ekiris, poste mallarĝan, inter aroj da arboj senmezure altaj, kiuj metas tegmenton verdan, densan, kvazaŭ nigran, inter la ĉielo kaj mi.

Tremo min ekkaptis subite: ne malvarma, sed stranga korprema tremo.

Mi akcelis la paŝadon, malkvieta pro mia soleco en tiu arbaro, senkaŭze, malsprite timigata de la soleco. Subite ŝajnis, ke oni sekvas min, iu postpaŝas min, kontraŭ mi, kvazaŭ tuŝe.

Mi unumove turnis min. Sola mi estis. Post mi mi vidis nur rektan aleon, malplenan, altan, timige malplenan; kaj antaŭen ankaŭ ĝi etendiĝas sen.ne, tute same, teruriga.

Mi fermis la okulojn, kial? Kaj ekturnis min sur unu kalkanumo, rapidege, kiel turnludilon. Mi preskaŭ falis, malfermis okulojn; la arboj dancas, la tero sin movas: mi devis sidiĝi. Poste, ha! mi ne plu sciis, de kie mi venis! Stranga ideo! Stranga! Stranga ideo! Mi jam tute ne sciis. Mi ekiris la dekstran flankon kaj alvenis aleon, kiu estis alkondukinta min en arbarmezon.


3-a de junio. — Terurega estis tiu nokto. Mi foriros dum kelkaj semajnoj: vojaĝeto, kredeble, min sanigos.


2-a de julio. — Rehejmiĝo. Mi saniĝis. Cetere mi faris ĉarman ekskurson. Mi vizitis la monton Sankt-Mikaelon, kiun mi ne konis.

Kia vido, kiam oni alvenas, kiel mi, en urbo Avranches, ĉe fino de tago! La urbo situas sur monteto; kaj oni kondukis min en publikan ĝardenon ĉe la urba rando. Mire mi ekkriis. Senmezura maro etendiĝis antaŭ mi, senfina, inter du disaj bordoj, kiuj malaperas malproksime en la nebulo. Kaj meze de tiu vastega flava maro, sub la ora kaj plenluma ĉielo, situas, malbrila kaj pinta, stranga monto inter la sablaĵoj. La suno ĵus malaperis, kaj sur la ankoraŭ flama horizonto desegniĝis profilo de tiu fantazia roko, kiu portas sur sia supro fantazian monumenton.

Je tagiĝo mi iris al ĝi. La maro estis malalta, kiel hieraŭ vespere, kaj mi rigardis antaŭ mi stariĝon, laŭ mia aliro, de surpriziga abatejo. Post kelkaj horoj da paŝado mi atingis grandegan ŝtonan ŝtipon, kiu portas urbeton superatan de preĝejego. Suririnte mallarĝan kaj krutan straton, mi eniris la plej admirindan gotikan loĝejon, kiun oni konstruis por Dio sur la tero, vastan kiel urbo, plenan da malaltaj ĉambroj surpremataj de arkaĵoj, kaj da altaj galerioj subtenataj de graciaj kolonoj. Mi eniris tiun gigantan granitan juvelon, delikatan kiel punto, kovritan de turoj, graciaj sonorilejetoj, kie staras torditaj ŝtuparoj kaj kiuj ĵetas al la blua taga ĉielo, al la nigra nokta, siajn kapojn strangajn, kovritajn per ĥimeroj, diabloj, fantaziaj bestoj, monstraj floroj, kaj estas kunligitaj per maldikaj skulptitaj arkaĵoj.

Kiam mi estis sur la supro, mi diris al la monaĥo, kiu akompanas min: ”Patro! kiel bone estas kredeble al vi tie ĉi!”

Li respondis: ”Ofte blovegas, sinjoro;” kaj ni ekinterparolis, rigardante la altiĝantan maron, kiu fluas sur la sablaro kaj ĝin kovras per ŝtala kiraso.

Kaj la monaĥo diris rakontojn, ĉiujn malnovajn rakontojn de tiu loko, legendojn, ĉiam legendojn.

Unu el ili forte min trafis. La tieaj homoj, la montanoj, pretendas, ke oni aŭdas nokte parolojn sur la sablaro kaj blekon de du kaproj, unu laŭtan, unu mallaŭtan. Nekredemuloj certigas, ke tio estas krioj de marbirdoj, kiuj similas jen kaprajn blekojn, jen homajn plendojn. Sed malfruiĝintaj fiŝistoj ĵuras, ke ili renkontis, vaganta sur la sablaj montetoj inter la maralfluoj, ĉirkaŭ la urbeto tiel ĵetita malproksimen de cetera mondo, maljunan paŝtiston, kiu havas ĉiam la kapon sub mantelo, kaj kondukas, pasante antaŭ ili, kapron kun vira kaj kaprinon kun virina vizaĝo. Ambaŭ havas longajn blankajn harojn kaj senĉese parolas, interdisputante en nekonata lingvo; subite ili ĉesas krii kaj blekas plej laŭte.

Mi diris al monaĥo: ”Ĉu vi kredas tion?”

Li murmuris: ”Mi ne scias.”

Mi diris: ”Se ekzistus sur tero aliaj estaĵoj ol ni, kial ni ne konus ilin jam longe; kial vi ne estus ilin vidinta, vi? kial mi ne vidus ilin, mi?”

Li respondis: ”Ĉu ni vidas centmilonon de tio, kio ekzistas? Nu, jen vento, plej potenca forto natura, kiu renversas homojn, ŝutigas konstruaĵojn, elradikigas arbojn, altigas maron al akvaj montoj, detruas bordajn krutaĵojn kaj ĵetas ŝipegojn al rokoj; vento, kiu mortigas, siblas, ĝemas, muĝas, — ĉu vi ĝin vidis, kaj povas ĝin vidi? Ĝi tamen ekzistas.”

Mi silentis antaŭ tiu simpla argumento. Tiu homo estis saĝa aŭ eble malsaĝa. Mi ne povus diri ĝuste, sed mi silentis. Kion li diris, tion ofte mi pensis.


3-a de julio. — Malbone mi dormis. Estas certe hejme febra influo, ĉar mia veturigisto suferas pro mia sama malsano. Revenante hieraŭ, mi rimarkis lian strangan palecon. Mi demandis: ”Kion vi havas, Johano?”

”Okazas, ke mi ne plu povas ripozi, sinjoro. Miaj noktoj malbonigas la tagojn. De la foriro de sinjoro, tio ĉi venis al mi, kvazaŭ sorĉaĵo.”

La aliaj servistoj sanas tamen; sed tre mi timas esti rekaptata, mi!


4-a de julio. — Nu, rekaptita! La antaŭaj premsonĝoj revenas. Ĉinokte mi sentis iun kurbiĝintan super min; li havis la buŝon sur mia, trinkis mian vivon inter miaj lipoj. Jes, li ĉerpis ĝin el mia gorĝo, kiel hirudo. Kaj li leviĝis, satigite, kaj mi mem vekiĝis, tiel kontuzita, rompita, neniigita, ke mi ne povis plu min movi. Se tio daŭros ankoraŭ kelkajn tagojn, mi certe reforiros.


5-a de julio. — Ĉu mi perdis la prudenton? Kio okazis la lastan nokton, estas tiel stranga, ke konfuziĝas mia kapo, kiam mi pripensas!

Kiel mi agas nun ĉiuvespere, mi estis ŝlosinta mian pordon; poste soifante, mi trinkis duonglason da akvo kaj okaze rimarkis, ke mia karafo estas plena ĝis la ŝtopilo.

Poste mi kuŝiĝis kaj falis en unu el miaj teruregaj dormoj, el kiu min tiris post ĉirkaŭ du horoj ankoraŭ pli akra svingo. Imagu al vi homon dormantan, kiun oni mortigas, kiu vekiĝas kun tranĉilo en la pulmo kaj stertoras, kovrita de sango, kaj ne plu povas spiri, kaj tuj mortos kaj ne komprenas; jen tio.

Fine rekonsciiĝinte, mi denove soifis. Mi eklumigis kandelon kaj iris al la tablo, sur kiu estis mia karafo. Mi levis ĝin al mia glaso; nenio fluis. — Malplena ĝi estis! Tute malplena! Unue mi nenion komprenis; kaj subite mi eksentis tiel fortan kortuŝon, ke mi devis sidiĝi, aŭ pli ĝuste mi falis sur seĝon! Poste mi restariĝis salte por ĉirkaŭrigardi! Kaj mi residiĝis, mirigita, timigita, antaŭ la travidebla kristalo! Kun fiksaj okuloj mi ĝin rigardadis, provante diveni. Miaj manoj tremis! Tiun akvon oni do trinkis? Kiu? Mi? Mi sendube! Nur mi povis! Do somnambulo mi estas; mi vivas nekonate tiun duoblan misteran vivadon, kiu dubigas ĉu ekzistas du estaĵoj en ni, aŭ ĉu fremdulo nekonebla kaj nevidebla movas momente, kiam nia animo senkonsciiĝis, nian kaptitan korpon, kiu obeas tiun alian kiel nin mem, pli ol nin mem.

Ha! Kiu komprenos mian abomenindan korpremon! Kiu komprenos la kortuŝon de homo, spirite sana, tute vekita, plena je prudento, kiu rigardas terure tra vitro de karafo iometan akvon malaperintan dum lia dormo! Kaj tie mi restis ĝis tagiĝo, ne kuraĝante reiri la liton.


6-a de julio. — Mi freneziĝas. Oni denove trinkis tutan karafon ĉinokte; aŭ pli ĝuste mi ĝin trinkis!

Sed ĉu mi? Ĉu mi? Kiu estus? Kiu? Ho! Dio!

Mi freneziĝas! Kiu min savos?


10-a de julio. — Mi ĵus faris strangajn provojn. Certe mi estas freneza! Kaj tamen!

La 6-an de julio, antaŭ kuŝiĝo, mi metis sur mia tablo vinon, lakton, akvon, panon kaj fragojn. Oni trinkis, — mi trinkis — la tutan akvon kaj iom da lakto. Oni tuŝis nek vinon nek fragojn.

La 7-an de julio mi refaris la saman provon, kiu liveris saman rezulton.

La 8-an de julio mi forigis akvon kaj lakton: nenion oni prenis.

La 9-an de julio, fine, mi remetis sur mia tablo nur akvon kaj lakton, zorge envolvis la karafojn en tukoj el blanka muslino kaj surligis korkojn. Poste mi frotis miajn lipojn, barbon kaj manojn per grafito, kaj mi kuŝiĝis.

Nevenkebla dormo min kaptis, baldaŭ sekvita de terura vekiĝo. Mi ne estis moviĝinta; eĉ miaj littukoj estis senmakulaj. Mi alkuris mian tablon. La tukoj, kiuj enhavis la karafojn, restis senmakulaj. Mi malligis la korkojn, korbatante pro timo. La tutan akvon oni trinkis, la tutan lakton! Ha! Dio!... Tuj mi foriros Parizon.


12-a de julio. — Parizo. Mi do sensenciĝis en la lastaj tagoj? Mi kredeble estis ludilo erarigita de mia tronerva imago, aŭ eble vere mi estas somnambulo, se mi ne ricevis unu el tiuj influoj konstatitaj sed ne klarigeblaj ĝis nun, kiujn oni nomas sugestoj. Ĉiaokaze mia elmemiĝo atingis frenezecon, kaj dudek kvar horoj da Pariza vivo su.ĉis por min resanigi.

Hieraŭ, post aferkontaktoj kaj vizitoj, kiuj pasigis en mian animon iom da viviga kaj nova aero, mi finis la vesperon en Franca Teatro. Tie oni ludis teatraĵon de Aleksandro Dumas filo, kaj tiu facilmova kaj potenca spirito sanigis min. Certe izoleco estas danĝera por laborantaj prudentoj. Necesaj estas ĉirkaŭ ni homoj, kiuj pensas kaj parolas.

Kiam ni restas solaj longe, ni metas fantomojn en la malplenejon.

Mi revenis la hotelon tre gaja, tra bulvardoj. Dum la kontaktoj kun la homoj, mi sonĝis, ne sen ironio, pri miaj timoj, miaj supozoj de la antaŭa semajno; ĉar mi kredis, jes mi kredis, ke nevidebla estaĵo loĝas en mia hejmo. Kiel malforta estas kaj rapide konfuziĝas, erari ĝas nia cerbo, kiam nekomprenebla okazeto nin trafis!

Anstataŭ konkludi per la simplaj vortoj: ”Mi ne komprenas, ĉar la kaŭzon mi ne komprenas,” tuj ni imagas terurajn misterojn kaj supernaturan povon.


14-a de julio. — Festo de la respubliko. Mi promenis tra la stratoj. Petardoj kaj standardoj min amuzis kiel infanon. Tamen estas tre malsprite ĝoji je fiksita dato, pro dekreto de la registaro. La popolo estas malsprita amaso, jen stulte pacienca, jen kruelege ribela. Oni diras al ĝi: ”Batalu kontraŭ la najbaro,” ĝi batalas. Oni diras: ”Voĉdonu por imperiestro,” ĝi voĉdonas por imperiestro. Poste oni diras: ”Voĉdonu por respubliko,” kaj ĝi voĉdonas por respubliko.

Ĝiaj gvidantoj estas same malspritaj; sed anstataŭ obei homojn, ili obeas principojn, kiuj povas esti nur naivegaj, senfruktaj kaj malveraj, pro tio mem, ĉar ili estas principoj, ideoj donitaj kiel certaj kaj ne ŝanĝeblaj en tiu mondo, kie oni estas certa pri nenio, ĉar lumo estas iluzio, ĉar bruo estas iluzio.


16-a de julio. — Mi vidis hieraŭ aferojn, kiuj tre konfuzis min.

Mi vespermanĝis ĉe mia kuzino, sinjorino Sablé, kies edzo komandas regimenton en Limoges. Mi tie renkontis du junajn virinojn, el kiuj unu edziniĝis kun kuracisto, doktoro Parent, kiu tre okupiĝas pri nervaj malsanoj kaj eksterordinaraj rezultoj alportataj en tiu ĉi momento de eksperimentoj pri hipnotismo kaj sugesto. Li longe rakontis pri mirindaj rezultoj ricevitaj de anglaj sciencistoj kaj medicinistoj de la Nancy’a skolo. La faktoj rakontitaj de li ŝajnis al mi tiel strangaj, ke mi eldiris min tute nekredanta.

”Ni estas,” li certigis, ”baldaŭ malkovrontaj unu el plej gravaj sekretoj de naturo; mi volas diri unu el ĝiaj plej gravaj sekretoj sur tiu ĉi tero, ĉar certe ĝi posedas aliajn multe pli gravajn tie, en la steloj. De kiam la homo pensas kaj scias diri kaj skribi sian penson, li sentas sin tuŝetata de mistero ne penetrebla al liaj krudaj kaj neperfektaj sentkapabloj; li klopodas anstataŭi per sia inteligenta penado la senpovecon de siaj organoj. Kiam tiu inteligenteco estis ankoraŭ embria, tiu incitado de la nevideblaj fenomenoj sin montris per formoj triviale timigaj. De tio venis la popolaj kredoj al supernaturo, legendoj pri vagantaj spiritoj, feoj, gnomoj, reaperuloj, eĉ, mi diros, la legendo pri Dio, ĉar niaj komprenaĵoj je kreanto-laboranto, el kia ajn religio ili estas, aperas ja kiel plej mezvaloraj, plej nekonsenteblaj elpensaĵoj, kiuj naskiĝis el la timigita cerbo de la kreitaĵoj. Nenio estas pli vera ol tiu eldiro de Voltaire: ”Dio kreis la homon simila al si, sed la homo pri Dio same faris.”

” Sed de iom pli ol unu jarcento, oni ŝajne antaŭsentas ion novan. Mesmer kaj iuj aliaj metis ĝin sur neatenditan vojon, kaj ni ricevis vere de tri aŭ kvar jaroj tre surprizigajn rezultojn.”

Mia kuzino, ankaŭ nekredanta, ridetis. Doktoro Parent diris al ŝi: ”Ĉu vi volas, ke mi provu vin hipnoti, sinjorino?”

”Jes, mi volas.

Ŝi sidiĝis en seĝegon, kaj li komencis ŝin fikse rigardi, ensorĉante. Mi mem sentis min subite iom konfuzita, kun fortaj korbatoj kaj premo en la gorĝo. Mi vidis la okulojn de sinjorino Sablé peziĝantajn, ŝian buŝon kunpremi ĝantan, ŝian bruston spiregantan. Post dek minutoj ŝi dormis.

”Iru post ŝin,” diris la medicinisto. Kaj mi sidiĝis posten.

Li metis en ŝian manon vizitkarton kaj diris: ”Tio ĉi estas spegulo; kion vi vidas en ĝi?”

Ŝi respondis: ”Mi vidas mian kuzon.”

”Kion li faras?”

”Li tordas siajn lipharojn.”

”Kaj nun?”

”Li tiras fotografaĵon el sia poŝo.”

”Kia estas tiu fotografaĵo?”

”Lia.”

Estis vere! Kaj tiu fotografaĵo estis liverita al mi tiun saman vesperon ĉe hotelo.

”Kia li estas sur tiu portreto?”

”Li staras kun ĉapelo en mano.”

Do ŝi vidis sur tiu karto blanka, kvazaŭ sur spegulo.

Terurigite, la junaj virinoj diris: ”Sufiĉe! Sufiĉe!”

Sed la doktoro ordonis: ”Vi leviĝos morgaŭ je la oka; poste vi iros al via kuzo en lia hotelo; vi petegos lin, ke li pruntedonu al vi kvin mil frankojn postulatajn de via edzo, kaj kiujn vi redonos je lia estonta vojaĝo.”

Poste li vekis ŝin.

Reirante al la hotelo mi pripensis tiun kuriozan provon; min atakis duboj, ne pri la absoluta, nesuspektebla verdiremo de mia kuzino, kiun mi konas de infana aĝo kiel fratinon, sed pri ebla trompo de la doktoro. Ĉu li ne kaŝis en ŝia mano spegulon, kiun li montris al la dormanta juna virino samtempe kun sia vizitkarto? Profesiaj ĵonglistoj faras aferojn multe pli strangajn.

Mi do reiris la hotelon kaj kuŝiĝis.

Nu, hodiaŭ matene, ĉirkaŭ la sepa kaj duono, min vekis mia ĉambristo, kiu diris:

”Sinjorino Sablé petas tuj paroli al la sinjoro.”

Mi rapidege vestis min kaj akceptis ŝin.

Ŝi sidis, tre konfuzita, kun mallevitaj okuloj, kaj ne levante sian vualon, diris:

”Kara kuzo, mi devas peti grandan servon de vi.”

”Kian, kuzino?”

”La eldiro tre ĝenas min, kaj tamen mi devas. Mi bezonas, nepre bezonas kvin mil frankojn.”

”Kiel? Vi!”

”Jes, mi, aŭ pli ĝuste mia edzo, kiu al mi komisiis ilin trovi.”

Tiel mirigita mi estis, ke mi balbutis miajn respondojn. Mi demandis min, ĉu eble ŝi mokas min, kiel doktoro Parent; ĉu ne tio ĉi estas tutsimple ŝerco, antaŭe preparita, kaj bonege ludata. Sed kiam mi ŝin rigardis atente, ĉiuj miaj duboj malaperis: ŝi tremis de korpremo, tiel dolora estis al ŝi tiu peto, kaj mi komprenis, ke ŝi havas la gorĝon plena de singultoj.

Mi sciis, ke ŝi estas tre riĉa, kaj rediris:

”Kiel? Via edzo ne havas kvin mil frankojn je sia dispono? Nu! Pripensu. Ĉu vi estas certa, ke tial vi estis komisiita ilin pruntepreni?”

Ŝi sanceliĝis kelkajn sekundojn, kvazaŭ ŝi tre klopodus memori, kaj respondis:

”Jes… Jes… mi estas certa.”

”Ĉu li skribis al vi?”

Ŝi denove ŝanceliĝis, pripensante. Mi divenis la turmentantan laboron de ŝia penso: ŝi ne sciis; ŝi sciis nur, ke ŝi devas pruntepreni de mi kvin mil frankojn por sia edzo. Do ŝi kuraĝis mensogi.

”Jes, li skribis.”

”Kiam do? Nenion vi diris al mi hieraŭ?”

”Hodiaŭ matene mi ricevis lian leteron.”

”Ĉu vi povas ĝin montri?”

”Ne… ne. ne. ĝi enhavis aferojn tro personajn… mi ĝin… bruligis.”

”Ĉu via edzo faras ŝuldojn?”

Ŝi ankoraŭ ŝanceligis kaj murmuris: ”Mi ne scias.”

Mi krude eldiris:

”Sed mi ne havas nun uzeblajn kvin mil frankojn, mia kara kuzino.”

Ŝi ellasis kvazaŭ ĝemon.

”Ho! Ho! mi petegas, petegas, ilin trovu…” Ŝi ekscitegiĝis, kunigis la manojn, kvazaŭ ŝi preĝus al mi! Mi rimarkis tonŝanĝon de ŝia voĉo; ŝi ploris kaj balbutis, persekutate, regate de la nemalobeebla ordono ricevita.

”Ho! ho! mi petegas… se vi scius, kiel mi suferas… mi nepre bezonas ilin hodiaŭ.”

Mi ŝin kompatis.

”Vi havos ilin baldaŭ, mi promesas.”

Ŝi ekkriis:

”Ho! dankon! dankon! Kiel bona vi estas!”

Mi rekomencis. ”Ĉu vi memoras, kio okazis ĉe vi hieraŭ?”

”Jes.”

”Ĉu vi memoras, ke Doktoro Parent vin hipnotis?”

”Jes.”

”Nu! li ordonis, ke vi hodiaŭ matene venu al mi por pruntepreni kvin mil frankojn, kaj nun vi obeas tiun ordonon.”

Dum kelkaj minutoj ŝi pripensis kaj respondis:

”Sed mia edzo ilin postulas.”

Dum unu horo mi klopodis ŝin konvinki, sed mi ne sukcesis.

Post ŝia foriro mi tuj vizitis la doktoron; li estis forironta; kaj li aŭskultis min, ridetante. Poste li diris:

”Nun, ĉu vi kredas?”

”Jes, necese.”

”Ni aliru vian parencinon.”

Jam ŝi dormetis, lacega, sur sofo. La kuracisto palpis ŝian pulson, rigardis ŝin dum iom da tempo kun la mano levita al ŝiaj okuloj, kiuj iom fermiĝis sub la netolerebla penado de tiu hipnota povo.

Kiam ŝi estis dormanta:

”Via edzo ne plu bezonas la kvin mil frankojn. Vi do tuj forgesu, ke vi petis vian kuzon, ke li pruntedonu ilin al vi, kaj se li priparolos, vi ne komprenu.”

Poste li vekis ŝin. Mi tiris el mia poŝo monujon:

”Jen estas, mia kara kuzino, kion vi petis de mi hodiaŭ matene.”

Tiel forte ŝi miris, ke mi ne kuraĝis insisti. Tamen mi klopodis reakrigi ŝian memoron, sed ŝi certeme neadis, kredis, ke mi mokas ŝin, kaj fine preskaŭ koleris.

................................................. .

Jen! Mi ĵus revenis la hotelon kaj ne povis tagmanĝi, tiel forte min konfuzis tiu eksperimento.


19-a de julio. — Min mokis multaj personoj, al kiuj mi rakontis tiujn ĉi aventuron. Mi ne plu scias, kion mi devas pensi. La saĝulo diras: Ebla?


21-a de julio. — Mi vespermanĝis en Bougival kaj pasigis la vesperon ĉe la balo de boatistoj. Vere, ĉio dependas de lokoj kaj ĉirkaŭoj. Supernaturon kredi en la insulo Grenouillière, estus frenezegaĵo… sed sur la supro de Sankt-Mikaela Monto?... sed en Hindujo? Ni estas terure regataj de la medio. Mi revenos hejmen en la proksima semajno.


30-a de julio. — De hieraŭ mi estas hejme; ĉio estas bona.


2-a de aŭgusto. — Nenio nova; estas belega vetero. Mi pasigas la tagojn rigardante la fluadon de Seno.


4-a de aŭgusto. — Disputoj inter miaj servistoj. Ili pretendas, ke oni nokte rompas glasojn en la ŝrankoj. La ĉambristo kulpigas la kuiristinon, kiu kulpigas la kudristinon, kiu rekulpigas la du aliajn. Kiu estas kulpa? Malicega estus la trovinto.


6-a de aŭgusto. — Ĉifoje mi ne estas freneza. Mi vidis… mi vidis... mi vidis!.. Mi ne plu povas dubi... mi vidis!... mi ankoraŭ estas malvarma ĝis la ungoj... mi ankoraŭ tremas ĝis en ostoj... mi vidis!...

Mi estis promenanta je la dua horo, en plena sunlumo, ĉe mia rozejo... en aleo de aŭtunaj ekflorantaj rozujoj. Dum mi halte rigardis unu géant des batailles, kiu surhavis tri belegajn florojn, mi vidis, mi klare vidis, tute apud mi, ke la trunketo de unu el tiuj rozoj fleksiĝas, kvazaŭ nevidebla mano tordas ĝin; kaj ĝi rompiĝas, kvazaŭ tiu mano deŝiris ĝin! Poste la .oro leviĝis, laŭ kurba linio, kiun sekvus brako portanta ĝin al buŝo, kaj ĝi restis pendanta en la diafana aero, tute sola, senmova, teruriga ruĝa makulo, je tri paŝoj de miaj okuloj.

Duonfreneza, mi ĵetis min al ĝi! Nenion mi trovis: ĝi estis malaperinta. Tiam min kaptis freneza kolerego kontraŭ mi mem; ĉar ne estas permesite al prudenta kaj serioza homo havi tiajn viderarojn.

Sed ĉu vera videraro? Mi turnis min al la roztrunketo, kaj tuj trovis ĝin sur la arbeto, freŝe rompita, inter la du ceteraj rozoj restintaj en sia loko.

Tiam mi revenis hejmen, kun konfuzigita penso; ĉar mi estas certa nun, certa kiel pri la alternado de tagoj kaj noktoj, ke apud mi ekzistas ia nevidebla estaĵo, kiu sin nutras per akvo kaj lakto, kiu povas tuŝi aĵojn, ilin preni kaj transmeti; ĝi estas sekve el materia esenco, kvankam ne atingebla de miaj sentoj, kaj ĝi loĝas, kiel mi, en mia hejmo...


7-a de aŭgusto. — Mi dormis trankvile. Ĝi trinkis akvon el mia karafo, sed ne malkvietigis mian dormadon.

Mi demandas min, ĉu mi estas freneza. Ĝuste kiam mi estis promenanta, en plena sunlumo laŭlonge de la rivero, mi ekhavis dubojn pri mia prudento, ne malprecizajn dubojn, kiel ĝis nun, sed precizajn, absolutajn dubojn. Mi vidis frenezulojn; mi konis iujn, kiuj restis inteligentaj, klarpensaj, eĉ klarvidaj pri ĉiuj vivaj okazoj, escepte pri unu punkto. Ili ĉion priparolis klare, facile, profunde, kaj subite ilia penso, tuŝinta la rifon de ilia frenezeco, sur ĝi dispeciĝis, disiĝis kaj dronis en tiu ĉi terura kaj furioza maro, plena de saltantaj ondoj, nebuloj, ventegoj, kiun oni nomas ”la malprudento.”

Certe mi kredus, ke mi estas freneza, se mi ne estus konscia, se mi ne perfekte konus mian staton, se mi ne ĝin analize esplorus kun plena klarvideco. Ĉu mi do, fine, estus nur rezonanta halucinulo? Ĉu en mia cerbo aperis nekonata konfuzaĵo, unu el tiuj konfuzaĵoj, kiujn hodiaŭ studi kaj precizigi klopodas la fiziologoj; kaj tiu konfuzaĵo estus elvokinta en mia spirito, en la ordo kaj logiko de miaj ideoj, larĝan disrompiĝon? Similaj fenomenoj okazas dum sonĝado, kiu nin promenigas tra plej malverŝajnaj fantasmagorioj, ne nin surprizante, ĉar la kontrolilo, la kontrolsento dormas dum la imaga kapablo maldormas kaj agadas. Ĉu povas esti, ke unu el la nesenteblaj klavoj de la cerba klavaro en mi paraliziĝis? Homoj, post kelkaj okazaĵoj, perdas memoron pri nomoj aŭ verboj aŭ ciferoj aŭ nur pri datoj. La lokaleco de ĉiuj eroj de la penso estas nun elpruvita. Ja, kio miriga, se la kapablo vidi nerealecon de kelkaj halucinoj en mi nun estas malvigla!

Ĉion ĉi mi pripensis, irante laŭ la rivera rando. La suno superheladis la riveron, faris la teron ĉarmega, plenigis mian okulon per amo al vivo, al hirundoj, kies vigleco gajigas mian rigardon, al randaj herboj kies zumeto dorlotas mian aŭdon.

Iom post iom, tamen, neklarigebla ĝeneco eniris min. Ia forto, ŝajne okulta forto, malvigligis min, haltigis min, malhelpis mian pluan iradon, min realvokis posten. Mi sentis tiun doloran reirbezonon, kiu ĉirkaŭpremas nin, kiam ni lasis hejme amatan malsanulon kaj kiam nin ekkaptas antaŭsento pri la pli graviĝo de ĝia malsano.

Do, mi kontraŭvole revenis hejmen, estante certa, ke mi tie trovos malbonan sciigon, leteron aŭ depeŝon. Nenio estis; kaj mi restis pli surprizita kaj malkvieta, ol se mi denove estus havinta fantazian vidaĵon.


8-a de aŭgusto. — Hieraŭ mi travivis abomenan vesperon. Ĝi ne plu montras sin, sed mi sentas ĝin apud mi; ĝi rigardas, eniras, superregas min, pli timinda, tiel sin kaŝante, ol se ĝi per supernaturaj fenomenoj montrus sian nevideblan kaj senĉesan ĉeeston.

Mi tamen dormis.


9-a de aŭgusto. — Nenio, sed mi timas.


10-a de aŭgusto. — Nenio; kio okazos morgaŭ?


11-a de aŭgusto. — Ĉiam nenio; mi ne plu povas resti hejme kun tiuj ĉi timado kaj pensado enirintaj mian animon; mi tuj foriros.


12-a de aŭgusto. — Dum la tuta tago, mi volis foriri; mi ne povis. Mi volis fari tiun ĉi liberagon tiel facilan, tiel simplan — eliri — suriri mian veturilon por veturi al Rueno — mi ne povis. Kial?


13-a de aŭgusto. — Kiam oni estas atingita de iaj malsanoj, ŝajnas ke ĉiuj risortoj de la fizika estaĵo rompiĝis, ĉiuj energioj malaperis, ĉiuj muskoloj malstreĉiĝis, ĉiuj ostoj moliĝis kvazaŭ karno kaj la karno .uidiĝis kvazaŭ akvo. Tion ĉi mi sentas en mia morala estaĵo en stranga kaj malesperiga maniero. Mi ne plu havas ian forton, ian kuraĝon, ian mastradon de mi mem, eĉ ian kapablon veki mian volon. Mi ne povas plu voli; sed iu volas anstataŭ mi, kaj mi obeas.


14-a de aŭgusto. — Mi pereis! Iu posedas mian animon kaj ĝin regas! Iu posedas mian animon kaj ĝin regas! Iu ordonas ĉiujn miajn agojn, ĉiujn movojn, ĉiujn pensojn. Mi ne apartenas plu al mi mem; mi estas nur sklava kaj terurigata rigardanto de ĉiuj agoj, kiujn mi faras. Mi deziras eliri. Mi ne povas. Ĝi ne volas; kaj mi restas hejme, sensenca, tremanta, en la brakseĝo, kie ĝi tenas min side. Mi deziras nur min starigi, min leveti, por ke mi povu ankoraŭ kredi, ke mi mastras min mem. Mi ne povas! Mi estas kvazaŭ alnajlita al mia seĝo; kaj mia seĝo algluiĝas al la planko tiel, ke nenia forto povus nin eklevi.

Kaj subite, mi devas, devas, devas iri en la fundon de mia ĝardeno por preni fragojn kaj ilin manĝi. Kaj mi tien iras. Mi deŝiras fragojn kaj ilin manĝas. Ho! Dio mia! Dio mia! Dio mia! Dio mia! Ĉu ekzistas unu Dio! Se estas unu, li min liberigu, savu, helpu! Pardonu! Kompatu! Indulgu! Savu min! Ho! Kia sufero! Kia turmento! Abomenaĵo!


15-a de aŭgusto. — Certe, tiel estis superregata kaj ordonata mia kompatinda kuzino, kiam ŝi de mi petis kvin mil frankojn. Ŝi suferis fremdan povon enirintan en ŝin, kiel alia animo, kiel animo parazita kaj superregema. Ĉu la mondo tuj finiĝos?

Sed tiu, kiu min regas, kiu estas tiu nevideblulo? tiu nekoneblulo, tiu vagisto de supernatura raso?

La nevidebluloj ekzistas do! Sed, kial de la komenco de la mondo ili ne ankoraŭ sin montris precizmaniere, kiel ili faras rilate al mi? Neniam mi legis ion similan al tio, kio okazis en mia hejmo. Ho! se mi povus ĝin forlasi, se mi povus foriri, forkuri kaj ne reveni! Mi estus savita, sed mi ne povas!


16-a de aŭgusto. — Mi povis elkuri hodiaŭ dum du horoj, kvazaŭ malliberulo, kiu okaze trovis malfermita la pordon de sia ĉelo. Mi subite sentis, ke mi estas libera kaj ke ĝi estas malapude. Mi tuj ordonis, ke oni jungu la ĉevalojn kaj mi veturis Ruenon. Ho! kia ĝojo, esti kapabla diri al obeanto: ”Ruenon iru!”

Mi haltis ĉe la biblioteko kaj petis, ke oni pruntedonu al mi la grandan traktaton de doktoro Hermann Herestauss pri nekonataj loĝantoj de la antikva kaj moderna mondoj.

Poste, reirante mian kaleŝon, mi volis diri: ”Al la fervojo!” kaj mi kriis — mi ne parolis, mi kriegis — tiel laŭte, ke la preterirantoj sin turnis: ”Hejmen,” kaj mi falis, de korpremo senkonsciita, sur la veturilan kusenon. Ĝi estis retrovinta kaj rekaptinta min.


17-a de aŭgusto. — Ha! kia nokto! kaj tamen ŝajnas, ke mi devus ĝoji. Ĝis la unua horo post noktomezo mi legis! Hermann Herestauss, doktoro de filozofio kaj teologio, rakontis historion kaj aperojn de ĉiuj nevideblaj estaĵoj vagantaj ĉirkaŭ la homo aŭ elrevitaj de li. Li priskribas ilian devenon, ilian regejon, ilian potencon. Sed neniu el ili similas mian persekutanton. Ŝajnus, ke la homo, de la tempo de sia ekpensado, antaŭsentis, antaŭtimis novan estaĵon, pli fortan ol li, lian estontan posteulon en tiu ĉi mondo; ŝajnus, ke sentante ĝin baldaŭa, kaj ne povante antaŭscii la esencon de tiu ĉi mastro, la homo kreis el sia terurado, tutan fantazian popolon da okultaj estaĵoj, konfuzaj fantomoj naskitaj el timo.

Leginte do ĝis la unua horo, mi poste sidigis min apud mian malfermitan fenestron por malvarmigi mian frunton kaj pensojn ĉe la kvieta vento blovetanta el la mallumaĵo.

Estis agrable, estis varmete. Kiel mi estus antaŭe ŝatinta tian nokton!

Neniu luno. La steloj, sur fundo de nigra ĉielo, tremete lumetis. Kiu loĝas tiujn mondojn? Kiaj formoj, kiaj vivantoj, kiaj bestoj, kiaj plantoj estas tie? La pensantoj en tiuj malproksimaj mondoj, kion pli ol ni scias ili? Kion pli ol ni povas ili? Kion de ni ne konatan ili vidas? Unu el ili iam, trairinte la spacon, ĉu li ne aperos sur nia tero por ĝin submeti, kiel iam la normandoj traveturis maron por submeti pli malfortajn popolojn?

Tiel malfortaj, tiel senarmilaj, tiel nesciantaj, tiel etaj ni mem estas, sur tiu ĉi kotero turniĝanta en akva guto!

Mi ekdormetis, tiel revante ĉe la malvarmeta vento vespera. — Nu, post ĉirkaŭ kvardek-minuta dormo, mi senmove malfermis okulojn, vekita de ia konfuza kaj stranga kortuŝo. Unue mi nenion vidis; poste, subite, ŝajnis, ke unu paĝo de la libro lasita malfermita sur la tablo ĵus turniĝis propramove. Neniu blovo trairis la fenestron. Mi miris kaj atendis. Post ĉirkaŭ kvar minutoj mi vidis, mi vidis, jes mi vidis proprokule ke alia paĝo leviĝas kaj refaldiĝas sur l’antaŭan, kvazaŭ iu fingro ĝin foliumis. Mia brakseĝo estis libera, ŝajnis libera; sed mi komprenis, ke ĝi estas tie, ĝi, sidanta en mia loko, legante. Per furioza salto, per salto de ribeliĝinta bruto, kiu tuj traboros sian dresiston, mi trairis mian ĉambron por ĝin kapti, ĉirkaŭpremi, mortigi... Sed la seĝo antaŭ mia atingo renversiĝis, kvazaŭ oni forkuris de mi... la tablo ŝanceliĝis, la lampo falis kaj estingiĝis, kaj la fenestro fermiĝis, kvazaŭ surprizita ŝtelisto, sin apoginte sur la fenestroklapojn, sin ĵetus en la nokton.

Ĝi do forkuris; ĝi timis, timis min, ĝi!

Do... do... morgaŭ... aŭ poste... aŭ iun tagon . . . mi do povos teni ĝin en miaj pugnoj kaj frakasi teren!... Ĉu ne hundoj kelkfoje mordas, sufokas sian mastron?


18-a de aŭgusto. — La tutan tagon mi revis. Ho! jes, mi al ĝi obeos, sekvos ĝiajn puŝojn, plenumos ĉiujn ĝiajn dezirojn, faros min humila, submetita, malkuraĝa. Ĝi estas la pli forta. Sed okazos momento...


19-a de aŭgusto. — Mi scias... mi scias... ĉion mi scias! Ĵus mi legis la jenon en Revuo de la Scienca Mondo:

”Stranga sciigo estas al ni sendita el Rio de Janeiro. Frenezo, epidemio de frenezo, komparebla kun disvastiĝemaj senprudentiĝoj atingintaj la eŭropajn popolojn dum la mezepoko, nun okazas en provinco San-Paŭlo. La loĝantoj, sensenciĝintaj, forlasas siajn domojn, vilaĝojn, kulturejojn; ili pretendas, ke ilin persekutas, posedas, regas, kvazaŭ homan brutaron, estaĵoj nevideblaj kvankam percepteblaj, specoj de vampiroj, kiuj sin nutras el ilia vivo dum ilia dormado, kaj krom tio trinkas akvon kaj lakton, ŝajne forlasante ĉian alian nutraĵon.

Sinjoro profesoro Pedro Henriquez, kun kelkaj spertaj kuracistoj, ekveturis al la provinco por tie esplori la devenon kaj aperojn de tiu ĉi miriga frenezeco, kaj proponi al la imperiestro la agadon, kiu al li ŝajnos plej taŭga por reprudentigi tiun delirantan popolon.”

Ha! Ha! mi memoras, mi memoras la belan brazilan trimaston, kiu preteriris mian domon, reirante Senon, en 8-a de majo lasta. Mi trovis ĝin tiel beleta, blanka, gaja! Sur ĝi troviĝis la estaĵo, veninta de tie, kie naskiĝis ĝia raso! Kaj ĝi vidis min! Ĝi vidis mian hejmon ankaŭ blankan; kaj ĝi saltis el la ŝipo sur la riverrandon. Ho! Dio mia!

Nun mi scias, divenas. La regno de la homo ĉesis.

Ĝi venis, tiu, kiun timis la unuaj terurantoj de la naivaj popoloj, Tiu, kiun foradmonis maltrankvilaj pastroj; kiun la sorĉistoj alvokis dum la mallumaj noktoj, ne vidante ankoraŭ ĝian aperon; kiun antaŭsentoj de la unumomentaj mastroj de la mondo vestis per ĉiaj monstraj au graciaj formoj de gnomoj, spiritoj, feoj, feinoj, koboldoj. Post maldelikataj imagoj de primitiva terurego, pli klarvidantaj homoj ĝin antaŭsentis pli nete. Mesmer ĝin divenis, kaj kuracistoj de dek jaroj jam precize eltrovis la esencon de ĝia potenco antaŭ ol ĝi mem uzis ĝin. Ili ludis per tiu ĉi armilo de la nova mastro, la regado de mistera volo super la homa sklaviĝinta animo! Ili tion nomis magnetismo, hipnotismo, sugesto... iel ajn! Mi vidis ilin amuziĝantajn, kvazaŭ malzorgemaj infanoj, per tiu abomena potenco! — Ve al ni! Ve al la homo! Ĝi venis, la... la... kiel ĝi nomiĝas... la... la... ŝajnas, ke ĝi krias sian nomon... kaj mi ne aŭdas... la . . . jes... ĝi krias... mi aŭskultas... mi ne povas… rediru... la... horlo... mi aŭdis... la horlo… ĝi... la horlo... ĝi venis!...

Ha! la vulturo manĝis la kolombon, la lupo manĝis la ŝafon; la leono manĝis la pintkornan bubalon; la homo mortigis la leonon per sago, per glavo, per pulvo; sed la horlo tuj faros el la homo, kion ni faris el la ĉevalo kaj la bovo: sian posedaĵon, sian serviston, sian nutraĵon, per la sola povo de sia volo. Ve al ni!

Tamen besto kelkfoje ribeliĝas kaj mortigas la dresinton… mi ankaŭ volas... mi kapablos... sed necesas ĝin koni, palpi, vidi! Sciencistoj diras, ke okuloj de bestoj, malsana je niaj, ne vidas kiel niaj... kaj mia okulo ne povas ekvidi la nove veninton, kiu min subpremas.

Kial? Ho! mi nun rememoras la vortojn de la monaĥo de Sankt-Mikaela monto: ”Ĉu ni vidas centmilon de tio, kio ekzistas? Nu, jen vento, la plej potenca forto natura, kiu renversas homojn, ŝutigas konstruaĵojn, elradikigas arbon, altigas la maron al akvaj montoj, detruas bordajn krutaĵojn kaj ĵetas al rokoj ŝipegojn; vento kiu mortigas, siblas, ĝemas, muĝas, — ĉu vi ĝin vidis, kaj povas ĝin vidi? Ĝi tamen ekzistas.”

Kaj mi ankoraŭ pripensis: mia okulo estas tiel senpotenca, tiel neperfekta, ke ĝi rimarkas eĉ ne malmolajn korpojn, se ili estas vitre diafanaj!... Se senmetala spegulo baras mian vojon, mia okulo ĵetas min sur ĝin, kiel birdo, enirinta ĉambron, sin batas kontraŭ fenestran vitraĵon. Mil diversaj aĵoj, krome, ĝin trompas kaj erarigas. Kio miriga, do, se ĝi ne povas ekvidi novan korpon traireblan de lumo?

Nova estajo! Kial ne? Certe ĝi devis aperi! Kial ni estus la lastaj? Ni ne vidas ĝin, kiel ĉiujn antaŭ ni kreitajn bestojn? Nur ĉar ĝia esenco estas pli perfekta, ĝia korpo pli delikata kaj .nita ol la nia, la nia tiel malfortika, mallerte kombinita, plenigita de organoj ĉiam lacaj, ĉiam trouzitaj kiel tro implikaj risortoj; ol la nia, kiu vivas kiel planto kaj kiel besto, sin pene nutrante per aero, herbo kaj viando; animala maŝino premata de malsanoj, difektiĝoj, putriĝoj, faletanta, malbone reguligita, naiva kaj stranga, ingenie malbone farita, maldelikata kaj delikata verko, skizo de estaĵo, kiu povus fariĝi inteligenta kaj belega.

Ni estas kelkaj, tiel malmultaj sur tiu ĉi mondo, de la ostro ĝis la homo. Kial ne unu plia, kiam pasis periodo apartiganta la sinsekvajn aperojn de ĉiuj diversaj specoj?

Kial ne unu plia? Kial ne ankaŭ aliaj arboj kun floroj grandaj, brilegaj, odorigantaj tutan regionon? Kial ne aliaj elementoj ol fajro, aero, tero kaj akvo? — Ili estas kvar, nur kvar, tiuj nutristoj de la estaĵaro! Ridinde! Kial ne kvardek, kvar cent, kvar mil? Kiel malriĉa, malgrandaĉa, mizera estas ĉio! Avare donita, senfrukte elpensita, peze farita! Ha! elefanto, hipopotamo, kiel graciaj! Kamelo, kiel eleganta!

Sed vi diras, papilio! fluganta floro! Mi imagas unu, kiu estus granda kiel cent mondoj, kun flugiloj el nedifineblaj formo, beleco, koloro, movo. Sed mi vidas ĝin… de stelo stelen iras ĝi, dorlotante kaj parfumante ilin je harmonia kaj malpeza blovo de ĝia flugo!... Kaj la tieaj popoloj rigardas ĝian preteriron, ĝue, rave!

Kion do mi havas? Ĝi, ĝi, la horlo, obsedas min, pensigas pri tiuj frenezaĵoj! Ĝi estas en mi, ĝi fariĝas mia animo; mi mortigos ĝin!


19-a de aŭgusto. — Mi ĝin mortigos! Mi ĝin vidis! mi sidiĝis hieraŭ vespere ĉe mia tablo kaj ŝajnigis, ke mi atentege skribadas. Mi certe sciis, ke ĝi venos vagadi ĉirkaŭ mi, apude, tiel proksime ke mi eble povus ĝin tuŝi, kapti? Kaj tiam!... tiam mi havus la forton de senesperuloj; mi havus miajn manojn, genuojn, bruston, frunton, dentojn, por ĝin sufoki, pisti, mordi, disŝiri.

Kaj mi ĝin spionis per ĉiuj miaj superekscititaj organoj.

Mi estis lumiginta du lampojn kaj ok kandelojn sur mia kameno, kvazaŭ en tiu ĉi heleco mi povus ĝin trovi.

Antaŭ mi estis mia lito, malnova kverka lito kun kolonoj; dekstre mia kameno; maldekstre pordo zorge malfermita, post longa malfermado por ĝin allogi; post mi tre alta spegulŝranko, kiun mi uzas ĉiutage por min razi kaj vesti, kaj kie mi kutimas min rigardi de kapo ĝis piedoj ĉiufoje, kiam mi preteriras.

Do, mi ŝajnigis min skribanta por ĝin trompi, ĉar ĝi ankaŭ observis min; kaj subite mi sentis, mi certiĝis, ke ĝi legas super mia ŝultro; ke ĝi tieas, apud mia orelo.

Mi rektigis min, kun etenditaj manoj, turnante min tiel rapide, ke mi preskaŭ falis. Nu?.. estis hele kiel tage kaj mi ne vidis min en mia spegulo!... Malplena ĝi estis, klara, profunda, plena de lumo! Mia figuro ne estis sur ĝi... kaj mi estis rekte antaŭe! Mi vidis la grandan vitraĵon diafanan de supro ĝis malsupro. Kaj tion mi rigardis per frenezulaj okuloj; kaj mi ne kuraĝis plu antaŭeniri, mi ne kuraĝis min ekmovi sentante tamen, ke ĝi estas tie ĉi, sed ke ĝi denove sin eltirus, ĝi, kies nevidebla korpo malaperigis mian rebrilon.

Kia timo! Kaj jen subite mi ekvidis min tra nebulo, sur fundo de la spegulo, tra nebulo kvazaŭ tra akva tavolo; kaj ŝajnis, ke tiu ĉi akvo forglitas dekstren, malrapide, precizigante mian figuron sekunde-post-sekunde. Estis kvazaŭ .no de eklipso. Kio min kaŝis, tio ŝajnis ne havi nete limigitajn randojn, sed estis ia maldiafana travideblaĵo, iom post iom klariĝanta.

Fine mi povis min vidi tute, kiel ĉiutage, kiam mi rigardas min.

Mi vidis ĝin!... En mi restis terurego, kiu min tremetigas ankoraŭ.


20-a de aŭgusto. — Ĝin mortigi, kiel? Ĉar mi ne povas ĝin atingi? Veneno? Sed ĝi vidus, ke mi ĝin miksas kun akvo; kaj cetere, ĉu niaj venenoj e.kus sur ĝian nesenteblan korpon? Ne... ne... sen ia dubo... Sed?... sed?


21-a de aŭgusto. — Mi venigis seruriston el Rueno, kaj mendis por mia dormoĉambro feran fenestrokovrilon, kian havas en Parizo kelkaj privataj hoteloj ĉe la stratetaĝo, pro timo al ŝtelistoj. Li krom tio fabrikos similan pordon. Mi estos konsiderata, kiel timemulo, sed indiferentas al mi...


10-a de septembro. — Rueno, Hotelo Kontinenta. Farita . . . farita... sed ĉu ĝi mortis? Mia animo estas konfuzegita de la viditaĵo.

Hieraŭ do, post kiam la seruristo aranĝis la feran pordon kaj la fenestrokovrilon, mi lasis ĉion malfermita ĝis noktomezo, kvankam komencis malvarmiĝi.

Subite mi sentis, ke ĝi estas tie, kaj ĝojo, freneza ĝojo kaptis min. Mi malrapide starigis min, kaj paŝis dekstren, maldekstren, longatempe, por ke ĝi nenion suspektu; poste mi deprenis miajn ŝuojn kaj metis miajn pantoflojn kvazaŭ senzorge; kaj mi fermis mian fenestrokovrilon, kaj trankvile repaŝante al la pordo, ĝin mi ankaŭ ŝlosegis. Tiam reirante al la fenestro, mi ĝin riglis per aldona seruro, kies ŝlosilon mi metis en mian poŝon.

Subite mi komprenis, ke ĝi sin movegas ĉirkaŭ mi, ke ĝi siavice timas, ke ĝi ordonas malfermi. Mi preskaŭ obeis; mi ne cedis, sed, apogante la dorson al la pordo, mi ekmalfermis ĝin ĝuste nur por ke mi povu dorsen transpaŝi; kaj ĉar mi estas tre alta, mia kapo tuŝis la pordosupron. Mi estis certa, ke ĝi ne povis forkuri, kaj mi ĝin enŝlosis solan, tute solan. Kia ĝojo! Mi kaptis ĝin! Tiam mi kuris malsupren; mi prenis en mia salono, sub mia dormoĉambro, du lampojn, elverŝis ilian oleon sur la tapiŝon, la meblojn, ĉien; kaj mi ekbruligis kaj mi forkuris post duobla ŝlosado de la granda enirpordo.

Kaj mi kaŝis min en la fundon de mia ĝardeno, en densaĵo de laŭroj. Kiel longe! kiel longe! Ĉio nigris, mutis, senmove; neniu aerblovo, neniu stelo, nur amasegoj da nuboj, kiujn oni ne vidis, sed kiuj premis mian animon pezege, pezege.

Mi rigardis mian hejmon kaj atendis. Kiel longe! Mi jam kredis, ke la fajro estingiĝis propramove, aŭ ke ĝin estingis ĝi, Ĝi, kiam unu el la malsupraj fenestroj krevis pro puŝado de la brulo, kaj flamo, granda flamo ruĝa kaj flava, longa, mola, karesanta, altiĝis laŭ la blanka muro kaj ĝin ĉirkaŭlekis ĝis la tegmento. Lumeto trakuris la arbojn, branĉojn, foliojn, kaj tremeto, tima tremeto ankaŭ! La birdoj vekiĝis; la hundo komencis hululi; ŝajnis, ke aperas la tago.

Du aliaj fenestroj tuj krevis, kaj mi vidis, ke la tuta malsupro de mia hejmo estas nur terura fajrejo. Sed krio, abomena krio, superakra, korŝiranta, virina krio tra.ugis la noktaĵon kaj du subtegmentaj fenestretoj malfermiĝis. Mi estis forgesinta miajn servistojn! Mi vidis ilian frenezigitan vizaĝon, iliajn svingiĝantajn brakojn!

Tiam, sensencigita de abomeno, mi ekkuris al la vilaĝo, kriegante: ”Helpu! helpu! Fajro! fajro!” Mi renkontis homojn jam alkurantajn kaj kun ili returnis por vidi.

La domo nun estis nur teruriga kaj belega fajramaso, grandega fajrejo lumiganta la tutan landon, fajrejo kie brulas homoj, kaj kie Ĝi ankaŭ brulas, Ĝi, Ĝi, mia kaptito, la nova estaĵo, la nova mastro, la horlo!

Subite la tuta tegmento falegis inter la murojn kaj vulkano da flamo elŝprucis al la ĉielo.

Tra ĉiuj fenestroj malfermitaj al la brulegejo, mi vidis tiun kuvegon de fajro, kaj mi pensis, ke ĝi estas tie, en tiu forno, mortinta...

Mortinta? Eble?.. Ĝia korpo? Ĝia korpo, kiun trairis taglumo, ĉu ĝi ne estus nedetruebla per rimedoj detruantaj la nian?

Se ĝi ne estus mortinta?... eble nur la tempo efikas sur la nevideblan kaj timindan estaĵon. Kial tiu diafana korpo, tiu nekonebla korpo, tiu spiriteca korpo, se ĝi devus ankaŭ timi la malsanojn, vundojn, kriplaĵojn, frutempan detruon?

Frutempa detruo? La tuta terurego de homo devenas de ĝi! Post homo, la horlo! — Post tiu, kiu povas morti ĉiutage, ĉiuhore, ĉiuminute, ĉiuvunde, aperis tiu, kiu mortos nur je sia difinita horo, je sia minuto, ĉar ĝi atingis limon de sia ekzisto.

Ne... ne... sen ia dubo... sen ia dubo... ĝi ne mortis... Sed... sed... ĉu do mi devos min mortigi, mem?.......................................

.................................................